• Media type: E-Article
  • Title: Radikoj kaj vortoj en esperanto
  • Contributor: Jansen, Wim
  • imprint: Centre for Research and Documentation on World Language Problems, 2013
  • Published in: Esperantologio / Esperanto Studies
  • Language: Not determined
  • DOI: 10.59718/ees29613
  • ISSN: 1311-3496
  • Origination:
  • Footnote:
  • Description: <jats:p>Tiu ĉi studo traktas la parolpartan sistemon de esperanto sur la niveloj de la semantike difinitaj radikoj kaj de iliaj sintaksaj vortigoj. Dum pli ol jarcento tiu ĉi temo, konata kiel la demando pri la (sen)kategorieco de la radikoj, estas kontroversa inter gramatikistoj. Aplikante la teorian kadron de la Funkcia Diskurs-Gramatiko, la aŭtoro refutas la Akademian pozicion favore al tri-membra kategoria radikaro (verba, substantiva kaj adjektiva-adverba) kaj kontraŭproponas bazan sistemon de senkategoriaj aŭ flekseblaj radikoj kun subsistemo de radikoj kun verba-neverba disspecialiĝo. La evoluon de la lingvo markas kreskanta uzado de radikoj en senperaj verbigoj, kies vortsignifoj konsiderinde kaj neantaŭdireble preteras sian funkcian pravigon. Radiko montranta tiun fenomenon estas priskribebla kiel origine fleksebla radiko, splitiĝinta en du heterosemajn, el kiuj unu specialiĝis por verba aplikado. Kvankam la hipotezata evoluado de fleksebla aŭ senkategoria al miksita parolparta sistemo perturbas la senperan rilaton inter la semantiko kaj la sintakso de esperanto kaj malfavore influas la lernfacilecon de la lingvo, la verba-neverba dikotomeco kiel la unua paŝo al nefleksebliĝo respegulas demonstreble naturan procezon inter etnaj lingvoj.</jats:p>
  • Access State: Open Access