You can manage bookmarks using lists, please log in to your user account for this.
Media type:
E-Article
Title:
Enkorpigado kiel vortfara metodo en Esperanto
Contributor:
Jansen, Wim
imprint:
Centre for Research and Documentation on World Language Problems, 2022
Published in:Esperantologio / Esperanto Studies
Language:
Not determined
DOI:
10.59718/ees49582
ISSN:
1311-3496
Origination:
Footnote:
Description:
<jats:p>Tiu ĉi studo sekvas pli fruajn publikigojn pri la vortstrukturo kaj vortfarado en Esperanto. Kompletige al analizoj pri derivado per leksikaj afi ksoj kaj pri kunmetado per radikoj, la ĉi-prezentata artikolo traktas kiel vortkrean metodon la enkorpigadon de substantivoj kaj adjektivoj en verbojn. Enkorpigebla substantivo povas esti subjekto aŭ rekta objekto en ekvivalenta predikato. Enkorpigebla adjektivo povas aperi kiel subjektpredikativo aŭ objektpredikativo en ekvivalenta predikato. Kontraste kun derivaĵoj kaj kunmetaĵoj, kiuj rezultas el leksikaj procezoj, la rezultoj de enkorpigado estas prezentataj kiel produktoj de gramatika procezo, kiuj leksikeriĝas cele al specifa apliko. Atento estas dediĉita ankaŭ al la t.n. sintezitaj objekt-genitivoj, pluderivaĵoj de enkorpigoj kiuj ŝajnas allasi en Esperanto du malsamajn priskribojn. La analizo enhavas rerigardon en la plej fruan historion de la morfologio en Esperanto, konsideras ĝian pluevoluadon ĝis la hodiaŭa tago, kaj komparas la ĉeeston de enkorpigemaj verboj en Esperanto kun la distribuo de enkorpigantaj verboj en etnaj lingvoj tutmonde. La teoria kadro de la studo estas la Funkcia Diskurs-Gramatiko.</jats:p>