• Medientyp: E-Artikel
  • Titel: Recenzo de la libro: O’Keeffe, Brigid. 2021. Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia. London: Bloomsbury Academic
  • Beteiligte: Lins, Ulrich
  • Erschienen: Centre for Research and Documentation on World Language Problems, 2023
  • Erschienen in: Esperantologio / Esperanto Studies, 12 (2023) 4, Seite 116-120
  • Sprache: Nicht zu entscheiden
  • DOI: 10.59718/ees11457
  • ISSN: 1311-3496
  • Entstehung:
  • Anmerkungen:
  • Beschreibung: Zamenhof estis civitano de la rusa imperio, la unuaj adeptoj estis rusoj aŭ rusianoj. Ne estas troigo konstati, ke Rusio ludis centran rolon en la historio de Esperanto. Ties aŭtoro vivis en angulo de la rusa, cara regno, li funde sciis la rusan lingvon kaj junaĝe revis pri kariero kiel rusa poeto. Tial ni kun scivolo eklegas en tiu ĉi libro de la usona esplorantino Brigid O’Keeffe, kiu instruas la rusan historion en Brooklyn College de Urba Universitato de Novjorko. Antaŭ ol turni sin al Zamenhof kaj Esperanto, ŝi en siaj ĝisnunaj verkoj dediĉis sin al diversaj aspektoj de la rusa historio. Pasintjare ŝi publikigis studon pri la 'multetna Soveta Unio kaj ĝia pereo'. La tie ĉi prezentita libro komenciĝas ĉe la Esperanto-movado en cara Rusio, do antaŭ la 'Oktobra Revolucio', sed koncentriĝas al la evoluo post tiu evento, kiu trans formis la landegon en Sovetan Union, de kiu Rusio estis nur parto, fakte tamen la domina. Brigid O’Keeffe rakontas kaj analizas la sorton, kiun havis sovetiaj esperantistoj, gvidaj kaj ordinaraj, dum du jardekoj ekde 1917. Estis nur du jardekoj – sed kiaj ili estis!
  • Zugangsstatus: Freier Zugang